<?xml version="1.0" encoding="utf-8" ?>

<!DOCTYPE TEI.2 SYSTEM "http://www.gutenberg.org/tei/marcello/0.4/dtd/pgtei.dtd"
>
<TEI.2 lang="eo">
<teiHeader>
  <fileDesc>
    <titleStmt>
      <title>El la vivo de esperantistoj</title>
      <author><name reg="Stankieviĉ, V.">V. Stankieviĉ</name></author>
    </titleStmt>
    <editionStmt><edition n="1">Edition 1</edition></editionStmt>
    <publicationStmt>
      <publisher>Project Gutenberg</publisher>
      <date value="2008-05-03">May 3, 2008</date>
      <idno type="etext-no">25311</idno>
      <availability>
        <p>This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and
        with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it
        away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg
        License online at www.gutenberg.org/license</p>
      </availability>
    </publicationStmt>
    <sourceDesc>
      <bibl>
        <title>El la vivo de esperantistoj</title>
        <author>V. Stankieviĉ</author>
        <imprint>
        <publisher>Presejo de W. Tümmel.</publisher>
        <pubPlace>Nurnbergo</pubPlace>
        <date>1896</date>
        </imprint>
      </bibl>
    </sourceDesc>
  </fileDesc>
  <encodingDesc>
    <classDecl>
      <taxonomy id="lc">
        <bibl>
          <title>Library of Congress Classification</title>
        </bibl>
      </taxonomy>
    </classDecl>
  </encodingDesc>
  <profileDesc>
    <langUsage>
      <language id="eo">Esperanto</language>
    </langUsage>
  </profileDesc>
  <revisionDesc>
    <change>
      <date value="2008-04">April 2008</date>
      <respStmt><name>Hoss FIROOZNIA</name></respStmt>
      <item>Project Gutenberg Edition 1</item>
    </change>
  </revisionDesc>
</teiHeader>

<pgExtensions>
  <pgStyleSheet>
    figure { text-align: center; page-float: 'htb' }
    .bold { font-weight: bold ; font-style: normal }
    .italic { font-style: italic ; font-weight: normal } 
    .sans-serif { font-family: sans-serif } 
    table { block-align: left; rules: none 
      tblcolumns: 'l l l'; latexcolumns: 'l l l' } 
    @media pdf {
      .stelo { width: 2.5em; }
      table { block-align: left; rules: none 
      tblcolumns: 'l l l'; latexcolumns: 'l l l' } 
    }

  </pgStyleSheet>
</pgExtensions>


<text>
<front>
<div>
  <divGen type="pgheader" />
</div>
<div>
  <divGen type="encodingDesc" />
</div>
<div rend="page-break-before: right">
  <divGen type="titlepage" />
</div>

<div rend="page-break-before: always">

<p rend="text-align: center; font-size: 110%">
<hi rend="font-size: 170%">BIBLIOTEKO</hi>
<lb />DE LA LINGVO INTERNACIA
<lb /><hi rend="bold">ESPERANTO.</hi>
<lb /><hi rend="font-size: 75%">PAĜOJ 563&ndash;589.</hi>
</p>

<figure rend="stelo" url="stelo.png"><figDesc>Ilustraĵo: steleto</figDesc></figure>

<p rend="text-align: center; font-size: 200%">
<hi rend="bold">EL LA VIVO</hi>
<lb /><hi rend="font-size: 100%">DE</hi>
<lb /><hi rend="bold; font-size: 240%">ESPERANTISTOJ.</hi>
</p>

<p rend="text-align: center">
<lb /><hi rend="font-size: 125%">RAKONTO</hi>
<lb /><hi rend="font-size: 75%">DE</hi>
<lb /><hi rend="bold">V. STANKIEVIĈ.</hi>
</p>

<milestone unit="tb" rend="rule: 25%"/>

<p rend="text-align: center; font-size: 90%">
<hi rend="bold">NURNBERGO.</hi>
<lb />PRESEJO DE W. TÜMMEL.
<lb /><hi rend="font-size: 75%">1896.</hi>
</p>
</div>
</front>

<body rend="page-break-before: right">

<div1>
<pb n="3" />
<p>
En la unuaj tagoj de Majo du kunloĝantoj kaj amikoj—la
juristo Aŭgusto Siksten kaj la kuracisto Leono 
Monblero—devis disiĝi je longa tempo. Aŭgusto 
devis transveturi en la urbon N., kie li ricevis la oficon de 
helpisto de profesoro ĉe la tiea universitato; Leono do restis 
sur la loko kaj intencis daŭrigi tie ĉi sian medicinan praktikon 
ĝis la doktora ekzameno, al kiu li jam longe prepariĝadis. 
</p>

<p>
Ne facile estis disiĝi al la junaj homoj, kiuj tre amis 
unu alian. Ambaŭ inteligentaj kaj noblaj, ambaŭ aldonitaj 
al siaj sciencaj laboroj, ili havis multajn komunajn punktojn 
kaj, dank’ al la longedaŭra kunloĝado, forte proksimiĝis unu 
kun alia. Nur unu sola cirkonstanco, kaj nur en la lasta 
tempo, ilin iom disunuigis: tio ĉi estis malkonsento en la 
opinioj pri la disvastiĝanta lingvo internacia Esperanto.
</p>

<p>
Flamiĝema, movema kaj fortirebla, Aŭgusto fariĝis varma 
adoranto de la nova ideo, kiu kvankam ne detiris lin de la 
ĉefa temo de lia vivo—jurista scienco—tamen tre influis 
je lia animo kaj multe dislarĝigis lian spiritan horizonton. 
Leono do laŭ sia naturo estis multe pli malvarma kaj ne 
tiom prudenta, kiom obstina. Li jam longe signis al si la 
celon por la vivo kaj celadis al ĝi senlace, pedante kaj 
sukcese, kaj tial dekonduki lin de tiu ĉi vojo kien ajn flanken 
estus ne facile. Je la Esperantaj forlogiĝoj kaj okupoj de 
sia amiko, Aŭgusto, li rigardis de alte, kiel je liberopensado, 
kaj restadis surda al ĉiuj liaj argumentoj kaj admonoj. 
</p>

<p>
Pro tiu ĉi objekto inter la junaj homoj okazis eĉ iom 
da interpuŝiĝoj kaj ilia amikeco fariĝis iom post iom pli 
malvarma. 
</p>

<p>
Ĉio tio ĉi tre ĉagrenadis Aŭguston, ne sole tial, ke li 
vere amis Leonon, sed ĉefamaniere tial, ke Monblero povus 
esti tre utila al la afero Esperanta. Li estis tre riĉa kaj ne 
sole ne avara, sed eĉ, kie li trovis bezona, tre malavara kaj 
<pb n="4" />
malŝpara. Por si mem li elspezadis tre malmulte, li kondukis 
vivon ekstreme modestan kaj, ricevante de siaj bienoj pli ol 
100&nbsp;000 frankoj da ĉiujara enspezo, estis kontenta de tre 
simpla nutraĵo kaj de malgranda loĝejeto duope kun Aŭgusto, 
kaj dume li kuracis ĉiujn senpage kaj eĉ donadis al malriĉuloj
siajn proprajn kuracilojn. Krom tio li ankoraŭ antaŭ 
mallonge oferis 15&nbsp;000 frankojn por la edukado de unu knabo, 
en kiu li trovis eminentajn matematikajn kapablojn. 
</p>

<p>
Aŭgusto estis preskaŭ malriĉa kaj tial kompreneble li 
varme deziris altiri al la Ligo esperanta tian grandan kaj 
malavaran propraĵulon, kiel Leono; li eĉ ricevis en tiu ĉi 
senco la komision de unu persono, sed ĝis tiu ĉi tempo ĉiuj 
liaj penoj estis vanaj. Monblero moke ridetis je ĉiuj predikoj 
de Aŭgusto kaj la afero ne moviĝis je unu paŝo. 
</p>

<p>
En tiaj cirkonstancoj venis la tago de disiĝo. La 
modesta havo de Aŭgusto, kiu konsistis je tri kvaronoj el 
libroj kaj kajeroj, estis jam pakita kaj kunmetita en la antaŭĉambro,
monaj kaj aliaj kalkuloj finitaj, kaj la du amikoj 
sidis antaŭ la lasta komuna taso da kafo, post kiu ili devis 
disiĝi je longa tempo. 
</p>

<p>
La bela, pala vizaĝo de Aŭgusto, kadrigita per delikataj 
vangharetoj, kun movemaj plenaj de vivo trajtoj kaj revemaj 
iom brulantaj brunaj okuloj, estis nun malklara kaj zorga. 
Leono ankaŭ ŝajnis per io premita. Liaj nigraj grandaj 
okuloj rigardis obstine en la tason kun ne eltrinkita kafo. La 
bruneta, klasike bela lia vizaĝo estis kvazaŭ kovretita per 
nubo kaj ŝajnis tro serioza kaj solena. 
</p>

<p>
En la ĉambro iom da tempo reĝis silento. 
</p>

<p>
—Leono!—diris fine Siksten, direktante sian varman 
rigardon sur la kolegon. 
</p>

<p>
—Kio, mia amiko?—levis la okulojn ankaŭ Monblero. 
</p>

<p>
—Ni revidos nin kredeble ne baldaŭ, kaj povas esti
eĉ tre ne baldaŭ.... Ĉu efektive vi pro nia antaŭa amikeco 
multajara, ne plenumos mian varman peton—ne aliĝos al 
la Ligo esperanta!....
</p>

<p>
Monblero rektiĝis, lia vizaĝo fariĝis ankoraŭ pli malluma.
</p>

<p>
—Aŭskultu, mia amiko! Al mi estas tre malgaje, ke,
<pb n="5" />
dirante al vi adiaŭ, mi devas ankoraŭ unu fojon respondi 
al vi per plena rifuzo.... Sed vi min konas. Mi ne povas 
kaj ne volas esti jezuito. Mi ne povas fortiriĝi per via 
freneza revo, kaj ŝajniĝi adoranto de tio, kion mi ne estimas, 
mi ne estas kapabla, eĉ pro via amikeco.... Mi ĉiam estis 
kaj estos pozitiva.... Mi dediĉis min al la medicino kaj 
sole al ĝi unu, kaj mi restos al ĝi fidela ĝis la ĉerko. Kiam 
mi finos miajn esplorojn de interesanta min malsano de tiea 
ĉi lando, mi transveturos Parizon kaj tie mi submetos min 
al ekzameno je medicina doktoro. Tie mi esperas efektivigi 
mian revon feliĉigi la homaron per novaj rimedoj kontraŭ 
ĝiaj suferoj. Tio ĉi estas mia ideo, mia celo.... Kaj kion 
do povus doni via Esperanto?  Ĝi fortirus min nur en flankon 
kaj malhelpus al mi plenumi mian sanktan devon antaŭ la 
homaro.... Kio estas Esperanto?—Tio ĉi dume estas 
revo, preskaŭ ĥimero—kaj revanto mi estos neniam. Povas 
esti, ke mi eraras, povas esti, ke via Zamenhof efektive 
eltrovis por la mondo novan Amerikon, sed dume mi ĝin ne 
vidas, kaj rapidi al blinda celo mi ne povas.... 
</p>

<p>
—Kaj tio ĉi estas via lasta vorto? 
</p>

<p>
—La plej lasta. Vi komprenas, ke, fariĝinte esperantisto,
mi ne povus limiĝi per sola lernado de vortaro kaj 
korespondado kun amikoj; mi devus uzi parton de mia energio 
por la propagando kaj por la apostola agado, sed tio ĉi, kiel 
mi jam diris, tute ne eniras en miajn planojn je la estonteco. 
</p>

<p>
Seke kaj malgaje disiĝis la amikoj. Siksten tuj ekveturis
en N., Monblero do kun ia malluma energio profundiĝis 
en siajn okupojn kaj penis pliforte elfroti el sia memoro la 
postesignojn de la lasta parolo kun Aŭgusto, al kiu li sentis 
nun nevolan simpation.
</p>

<p>
Tiel pasis du semajnoj. 
</p>

<p>
Unu fojon, reveninte post tagmanĝo domen, Monblero 
ekvidis sur sia skribotablo leteron kaj je la lerta skribado de 
adreso li tuj ekkonis la manon de Aŭgusto. Liaj okuloj eklumiĝis
per ĝojo, li febre disŝiris la paketon kaj avide sin 
prenis je la legado de ĝi, sed tuj de la unua linio lia vizaĝo 
<pb n="6" />
mallumiĝis, la brovoj kunmoviĝis de ĉagreno kaj la letero 
malpene falis sur la tablon ne legita. 
</p>

<p>
Ĝi estis skribita en la lingvo internacia, kaj la obstina 
kuracisto, vidinte en tio ĉi preskaŭ mokon je si kaj siaj 
konvinkoj, decidis ne legi ĝin, malgraŭ tio, ke la enhavo de 
la letero lin forte interesis. 
</p>

<p>
Sed la cirkonstancoj rapide ŝanĝiĝis. 
</p>

<p>
Vespere en tiu ĉi tago Monbleron vizitis unu de liaj 
konatoj—juna matematikisto kaj esperantisto Raulo Ĉielson....
</p>

<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />

<p>
Sed tiu ĉi nova persono estas tiel rimarkinda, ke ni 
devas tie ĉi forlasi iom la komencitan fadenon de nia rakonto 
kaj haltigi sur la nova persono apartan atenton de niaj 
legantoj. 
</p>

<p>
Siksten kaj Monblero estis ordinaraj tipoj de nia inteligenta
junularo, Ĉielson do per siaj intelektualaj kaj moralaj 
ecoj staris je tuta kapo pli alte ol ili ĉiuj kaj posedis tian 
antaŭvidon, kiu kune kun talento fortiri post si amason faras 
ĉiam apartecon de grandaj homoj, restigantaj post si memoron 
en malproksima idaro. 
</p>

<p>
Alta, fleksebla kaj belkreska, kun neregula, sed karaktera, 
energia vizaĝo, kun fiera, ordonanta rigardo de brila-nigraj, 
akraj kaj saĝaj okuloj, kun aristokratia teniĝo kaj estetikaj 
manieroj, li posedis grandegan fizikan forton kaj ankoraŭ pli 
rimarkindan forton de karaktero, kiun ne povis rompi nek 
la karesoj de la adorinta lin patrino, nek la severeco de liaj 
edukantoj, nek la dorlotantaj rigardoj de virinoj.... 
</p>

<p>
Li estis la filo de bonhavaj gepatroj, kiuj restigis por 
li ian kapitaleton, kiu donadis al li la eblecon vivi tute memstare.
Por lukso li havis neniajn rimedojn, sed ĝin li ne 
bezonis. Donacita per grandaj kapabloj kaj plifruinta siajn
lernejajn kaj universitatajn kolegojn, li ne ekiris tamen sur
la ekbatita per la piedoj de aliaj vojo, kondukanta al la 
karjero. Li restadis ĉiam originala kaj sola. Malaltaj, facile 
atingeblaj celoj lin neniam altiris; lia maltrankvila animo 
celis ĉiam al la altaj idealoj, kiuj al aliaj ŝajnis neplenumeblaj 
utopioj. 
</p>

<pb n="7" />
<p>
Ellernante en unu universitato la matematikajn kaj 
naturajn sciencojn, li subite forlogiĝis per la propagandata 
de Flamariono ideo de interkomunikiĝo de la tero kun la 
loĝantoj de Marso, kaj li jam estis preta komenci la propagandon
de tutmonda ligo de popoloj al la efektivigo de tiu 
ĉi penso; sed tuj ĉe la unuaj paŝoj li estis haltigita per malgrandega
je unua rigardo cirkonstanco, kiu tamen ekstaris 
serioze laŭlarĝe de lia vojo.—Li sciis nur du eŭropajn 
lingvojn kaj dank’ al tio ĉi la energie komencita afera 
korespondado tuj haltis mem. 
</p>

<p>
—Ho, kiel malproksimaj estas al ni la korespondoj 
kun Marso,—ekkriis li unu fojon en atako de plej granda 
ĉagreno—se ni ĝis nun ne povas kompreni unu alian! 
</p>

<p>
Ne pensante longe, li decidis dediĉi du jarojn da laboro 
por la ellerno de la plej gravaj lingvoj eŭropaj. Kaj jen li 
kun propra al li energio prenas sin je la lingvoj, gramatikoj 
kaj vortaroj. Monotone iras la horoj de la laboro. La saĝo 
faras nenion, la fantazio kaj la kreemaj kapabloj estas subpremataj
per la senfina ŝtuparo da sekaj, nelogikaj reguloj 
kaj per amasoj da esceptoj,—sed Ĉielson sidas obstine kaj 
observas ĉian paŝon de sia progresado. Li vidas en si ian 
malkapablecon, mallumiĝon de siaj spiritaj fortoj, sed lia 
energio ne falas; li povas senti kompaton nur por aliaj, por 
si do mem li estas senkompata.... Kaj jen en la tempo 
de tiaj okupoj al li unu fojon enfalas en la manojn malgranda 
broŝureto de Ŝlejer—„Volapük“. Ĝi estas la lingvo de 
l’ mondo, la lingvo, en kiu povas kaj devas paroli ĉiuj popoloj 
de l’ nordo kaj sudo, de l’ oriento kaj okcidento. Tiu ĉi 
ideo, kiel klara stelo, lumigas lian spiriton. For lingvaro, 
for vortaroj!.... Oni devas nur ellerni tiun ĉi lingvon kaj 
la problemo estos solvita, eltrovita estas la vojo por la 
korespondado de ĉiuj popoloj kun ĉia mondo. 
</p>

<p>
Kun duobla energio prenis sin Ĉielson je tiu ĉi nova 
afero, kiu devis fari grandegajn servojn al lia kara ideo. 
Sed eĉ la plej forta forlogiĝo ne povis subaĉeti lian sanan 
kritikan sencon. La malnatureco de l’ Volapük falis al li 
en la okulojn de la unuaj paŝoj de la okupoj, kaj ĝia 
<pb n="8" />
malbonsoneco ofendis la estetikan senton de Ĉielson, sed li 
ellernis ĝin pro la ideo, kiu en liaj okuloj estis ĉirkaŭita per 
aŭreolo de grandeco. Farante informiĝojn pri tio, kiel staras 
en la mondo la afero de Volapük, li baldaŭ eksciis, ke tiu 
ĉi lingvo kvankam havas multajn partianojn, sed ke al ĝi 
aperis forta kaj danĝera konkuranto, senigita de ĉiuj ĝiaj 
mankoj, ke tiu ĉi nova lingvo aperis ĵus sub la ĉielo de 
Rusujo, kaj ĝia nomo estas—Esperanto. Ĉielson rapidis 
kompreneble konatiĝi kun tiu ĉi nova mirindaĵo de la eŭropa 
civilizacio kaj estis ensorĉita per ĝi. En ĝi li vidis novan 
epokon de l’ homaro kaj senturne dediĉis sin al la servado de ĝi. 
</p>

<p>
—Lasu la mondon ekscii antaŭe Esperanton, doni al 
la lasta vivon kaj rajton de regnaneco, kaj tiam oni povos 
alpaŝi al la lingvo de Marso.... 
</p>

<p>
Tiamaniere la fantazia ideo degeneris en la alian, pli 
realan kaj atingeblan, al kiu li fordonis sin kun tuta sia 
energio. Lia neordinara naturo ne povis fortiri sin per kio 
ajn duone, kaj tial Ĉielson, fariĝinte esperantisto, ĵetis ĉiujn 
antaŭajn aferojn kaj tute trempis sin en la propagandon de 
la lingvo internacia. Li komprenis, ke la propagando devis 
esti afero ne kabineta, sed societa, kaj tial li penadis akiri 
la plej diversajn kaj vastajn interligojn kaj konatecojn, kio, 
dank’ al lia bela eksteraĵo, elegantaj manieroj kaj viva, akra 
saĝo, estis afero facile atingebla. Estadante en la societoj 
kaj uzante ĉian pretekston por transkonduki la paroladon sur 
sian amatan temon, li rapide konvinkiĝis, unue, ke la societo 
estas treege nemovema kaj pli facile sin fortiras per fortaj 
efektoj, ol per profundaj veroj, kaj due, ke tiu sama societo 
estas tute blinda, ke 9/10 de ĝi ĝis nun tute ne konas la 
ideon kaj indecon de la lingvo tutmonda kaj eĉ ne scias pri 
ĝia ekzistado. Lin treege frapadis tiu cirkonstanco, ke, malgraŭ
la okjara ekzistado de Esperanto, ofte eĉ kleraj homoj 
malfermadis la buŝojn, aŭdinte pri tio, ke ie estas ia lingvo, 
kiu servas por iaj interpopolaj komunikiĝoj k.t.p. 
</p>

<p>
Kaj li rapide alkonformiĝis al tiuj ĉi aperoj. 
</p>

<p>
Li komencis kondukadi la vivon tiel, ke li ĉie kaj al 
ĉiuj faladu en la okulojn. Li vestadis sin tre elegante, sed
<pb n="9" />
ĉiam tre originale, portadis longajn harojn ĝis la ŝultroj, 
grandan, larĝan ĉapelon kaj nazumon en dika testuda kadro, 
apogadis sin sur grandegan branĉoplenan bastonon kun ora 
butono, sur lia brusto briladis ĉiam hela esperanta stelo, li 
fumadis bonegajn cigarojn, paroladis ĉiam kuraĝe kaj laŭte, 
kaj en stratoj, teatroj k.t.p. li aperadis ĉiam kun kiu ajn 
el esperantistoj, por publike paroladi en la lingvo internacia. 
Lia aperado en kiu ajn urbo elvokadis tuj multajn famojn 
kaj demandojn, kaj tuj traportiĝadis la sciigo, ke tia stranga 
persono estas esperantisto, apostolo de la nova internacia 
lingvo, ke li estas tre saĝa kaj aminda, volonte donas al ĉiuj 
instrukciojn kaj gvidojn, estas bone alprenita en unuaj salonoj 
de la urbo, sed ne abomenadas butikon de viandaĵisto aŭ 
metiejon de botisto k.t.p. k.t.p. 
</p>

<p>
Tiamaniere li rapide akiradis gloron kaj malkovradis 
al multaj la okulojn sur la disvastigatan de li aferon. Sed 
ĉion tion ĉi li faradis preskaŭ pasante, lasante civilizadi la 
amason al siaj helpistoj, kiujn li kreadis ĉie facile el varmegaj 
kaj plej lertaj siaj adorantoj; li do mem prenadis sub sian 
personan favoron nur homojn tre influajn kaj per kio ajn 
tre gravajn por la afero: redaktorojn de gazetoj, amatajn 
de publiko verkistojn, popularajn artistojn, malavarajn 
riĉulojn k.t.p.  Havante altan talenton gvidi amason, li 
povadis konduki la aferon tiel, ke la signita per li ofero 
neniom forglitadis el liaj manoj. 
</p>

<p>
Ni rimarku, ke li mem paroladis tre malmulte kaj 
neniam lacigadis la aŭskultantojn per longaj predikoj pri la 
lingvo; kun propra al sola li akreco li kaptadis, aŭ eĉ nevideble
subpreparadis oportunan minuton kaj per mallongaj, 
flamaj kaj inspiritaj vortoj batadis je plej senteblaj kordoj 
de la aŭskultantoj, kaj lia parolo neniam faradis maltrafon. 
Al tio ĉi li neniam ripetiĝadis; lia parolo neniam havadis 
kion ajn ŝablonan, sed ĉiam estadis tre saĝe alagordita al la 
cirkonstancoj—kaj en tio ĉi konsistis ĝia tuta forto. 
</p>

<p>
Ankoraŭ unu rimarko. Ĉielson tre profunde konis la 
naturon de l’ homo kaj komprenis la signifon de eksteraj 
formuloj kaj ceremonioj, kaj tial li enkondukis unu moron
<pb n="10" />
kaj severe observadis plenumon de ĝi—moron salutadi unu 
alian per la vortoj: „Ĉu vi esperas“?—„Jes, mi esperas.“—ĉe
renkonto, kaj: „Esperu“!—„Jes, mi esperos“—anstataŭ
adiaŭ. Li tre koleradis, se esperantistoj ne plenumadis
tiun ĉi moron, dank’ al kiu ili pli facile proksimiĝis unu
kun alia. 
</p>

<p>
Tia estis la persono Ĉielson kaj tiaj estis liaj laboroj. 
</p>

<p>
Pasis ĉirkaŭ dek jaroj, kaj en Eŭropo, dank’ al liaj 
zorgoj, kreiĝis multaj kluboj kaj esperantaj societoj kaj la 
nombro de esperantistoj altiritaj de li al la afero kalkulis 
sin jam je dekoj kaj centoj da miloj. Loĝante en nia urbo
jam ĉirkaŭ unu jaro, kie li proponadis krei ĉefan esperantan 
klubon, li ne senfundamente turnis sian atenton sur la riĉan 
kuraciston Monbleron, sed tiu, kiel tuj konsideris Ĉielson, 
postulis longedaŭran kaj tre metodan flegon, kaj tial li estis 
donita en zorgadon al sia kunloĝanto, varma esperantisto
Siksten. Sed en tiu ĉi fojo Ĉielson faris grandan maltrafon, 
ĉar tiu ĉi elekto montriĝis tute ne prospera. La afero de 
l’ propagando ne sole ne moviĝis antaŭen, sed eĉ Monblero
kun grandiĝanta malpacienco aŭskultadis la longajn parolojn 
de sia kunloĝanto kaj anstataŭ respondo silente malproksimiĝadis
sian ĉambron.... 
</p>

<p>
Kaj jen nun tiu ĉi granda esperantisto vizitis nian 
kuraciston. 
</p>

<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />

<p>
La parolado kelkan tempon turnadis sin sur interesaj 
por ambaŭ interparolantoj cirkonstancoj de la vivo, kiam 
Ĉielson demandis Monbleron, ĉu li ne ricevis kiajn ajn sciojn
pri Siksten, kiu ĝis nun nenion komunikis al li pri sia nova vivo. 
</p>

<p>
—Tie ĉi estas io—montris la mastro malpene per 
mano la malkovritan leteron, kuŝantan sur la tablo,—kia 
strangulo, li persekutas min eĉ nun kun sia lingvo internacia,
al kiu mi sentas nenian simpation.... Mi eĉ ne 
legis ĝin.... mi ne volas. 
</p>

<p>
La gasto per grandaj okuloj ekrigardis la interparolanton; 
li ne supozis eĉ, ke la propagando de Siksten povis doni 
tiajn plorindajn rezultatojn. 
</p>

<pb n="11" />
<p>
—Tiel, vi eĉ ne legis ĝin? Oni povus ekpensi, ke 
vin tre malmulte interesas la sorto de via amiko.... Se 
vi al mi permesos, mi rigardos tiun ĉi leteron: povas esti, 
ke en ĝi ni trovos kion ajn atentindan. 
</p>

<p>
—Ho, mi konsentas.... Esperanto—tio ĉi estas 
via specialeco. 
</p>

<p>
Ĉielson profundiĝis en la legadon de la letero, dum la 
mastro per grandaj paŝoj mezuradis la ĉambron. 
</p>

<p>
—Ba! tie ĉi la afero tuŝas persone vin, se vi volas,—ekkriis
gaje la esperantisto, interrompante la legadon—tie
ĉi estas parolo pri ia bela juna virino, videble via konata!.... 
</p>

<p>
Kiel do vi povis preterlasi tian leteron? 
</p>

<p>
—Pri kia virino?—haltis mirigite Monblero. 
</p>

<p>
—Jen vi vidas. Aŭskultu: mi tradukos al vi tiun ĉi 
leteron; ĝi estas tre interesa kaj mi eĉ ne atendis tian 
talenton ĉe nia komuna amiko....—kaj Ĉielson komencis 
traduki la leteron, kies enhavo montriĝis sekvanta: 
</p>

<p rend="text-indent: 7em">
„Kara amiko!
</p>

<p>
Pri mia vivo en N. mi nenion al vi komunikos, ĉar mi 
jam duan semajnon pasigas en somerloĝo en interspaco de 
ĉirkaŭ dek kilometroj de tiu ĉi urbo. Alveturinte en N., mi 
antaŭ ĉio faris vizitojn al la tieaj ĉi esperantistoj, en la 
nombro de kiuj mi renkontis certan sinjoron Marei, malnovan
amikon de juneco de mia mortinta patro, kaj nun bonhavan
tiean ĉi bienhavanton, alveturintan en N. por kelka 
tempo kun tuta sia familio. Malfacile estas priskribi al vi, 
kian bonkoran akcepton mi renkontis en lia domo. Mi estis 
treege karesita de la mastro kaj prezentita tuj al ĉiuj membroj
de lia familio, invitita en tiu sama tago al tagmanĝo, 
poste al balo, donita de sinjoro Marei al liaj amikoj N—aj, 
poste mi devis doni la vorton ĉiutage vizitadi ilin, al tag-, 
aŭ vespermanĝo, kaj fine sinjoro Marei, elveturante sian 
bienon, proponis al mi veturi kune kun li je kelkaj semajnoj 
kaj ripozi en lia domo, ĉar miaj universitataj okupoj estos 
komencitaj ankoraŭ ne baldaŭ. Kompreneble, mi ne povis 
rifuzi al la bonkora mastro, kaj jen—mi spiradas nun per 
belega aero, saturita de bonodoro de rozoj; rajdadas aŭ
<pb n="12" />
naĝadas per ŝipeto, dorlotadas min en malvarmeta ombro de 
kaŝtanoj kaj cipresoj, ĉasadas, ĝuadas la vivon kaj ĉirkaŭflirtadas....
Jes, mi ĉirkaŭflirtas, ĉar estas kiun ĉirkaŭflirti, 
estas por kiu perdi la kapon.... Vi devas scii, ke la 
familio de sinjoro Marei, krom li mem kaj lia edzino, tre 
respektinda kaj simpatia sinjorino, estas ankoraŭ kunmetita 
el du filinoj, dekdu-jara filo, alveturinta domen al libertempo, 
kaj malproksima parencino de s-rino Marei, ia fraŭlino Izabelo 
Kartuŝ, bonega legistino kaj ne simpla muzikistino. Ambaŭ 
filinoj de s-ro Marei estas jam grandaĝaj fraŭlinoj kaj ambaŭ 
tiel belegaj, ke malofte prosperas renkonti ion similan. La 
pli maljuna de ili, Karolino, alta, bontalia nigraharulino, kun
riĉega velura harligo, kun mirindaj seriozaj, plenaj de profunda
esprimo okuloj, ŝajnas al mi diino de la beleco, per ia 
miro transportita al ni el la mondo de la klasika antikveco. 
Ŝi estas ĉiam kvieta, majesta kaj kvazaŭ enpensa; ŝi ridas 
malofte, sed se sur ŝiaj mirindaj lipoj aperas rideto, tiam vi 
vidas en ĝi tiom da sorĉanta ĉarmo, ke la nova paradizo 
malkovriĝas antaŭ vi.... La pli juna, Elizo, estas ankaŭ 
belega ekzistaĵo, sed iom de alia speco—kaj mi diros al 
vi sub la plej granda sekreto—ŝi tre al mi plaĉas. Tiu ĉi 
estas de la plej pura sango francino, mallumhara, mallumokula,
petola kiel diableto, ĉiam gaja, sprita kiel Hejne, 
viviganta tutan nian societon, kies ĉiuj membroj vice estadas 
celo al ŝiaj ŝercoj. Kompreneble ricevas ankaŭ mi, kaj, se 
vi volas, pli multe ol aliaj, sed je tiu ĉi belulineto ne estas 
eble koleri.... Kio do tuŝas la fraŭlinon Kartuŝ, ŝi ludas 
en nia rondeto duagradan rolon. Ŝi estas ne tre bela, vespere 
okupadas nin per deklamado aŭ muziko, akompanadas nin 
en promenadoj kaj ne pli.... Mi treege disskribiĝis kaj mi 
sentas, ke jam longe estus tempo fini la leteron, sed mi ne 
povas silenti pri unu cirkonstanco, tuŝanta persone vin. Antaŭ
nelonge vespere, kiam ni, t.e. mi kaj fr-ino Karolino, sidis 
en laŭbo kaj rigardis sur plateto gajan kuradon de la juna 
gimnaziisto kaj du aliaj fraŭlinoj, Karolino komencis demandadi
min pri mia antaŭa vivo kaj miaj konatoj. Ĉe elnomo 
de miaj amikoj venis la vico ankaŭ al vi kaj, apenaŭ mi 
<pb n="13" />
komencis priskribadi vian eksteraĵon, ŝi fariĝis tre serioza 
kaj atenta kaj eĉ, interrompinte mian rakonton, postulis de 
mi la pli precizajn montrojn pri via figuro. De tio ĉi mi 
konkludis, ke vi estas kvazaŭ al ŝi konata, kaj, interesita 
pri tio ĉi, mi eĉ decidis demandi ŝin, de kie ŝi povas vin 
koni. Karolino iom balbutis, sed fine diris, ke antaŭ du 
jaroj ŝi, estinte kun la patrino por maraj banoj en Nicco,
renkontis tie junan komencantan kuraciston, kiu turnis sur 
sin ŝian atenton kaj kiu laŭ sia eksteraĵo estis tre simila al 
tiu, kian mi priskribis al ŝi vin. Pli mi nenion de ŝi sciiĝis, 
sed ankaŭ tio ĉi, mi pensas, al vi estos sufiĉe interesa. 
</p>

<p>
Jen, amiko, kiel neatendite la sorto ridetis al mi kaj 
kiel agrable mi pasigas la tempon. Respondu al mi, mi petas, 
pli rapide, kion oni aŭdas ĉe vi bonan, kiel vi vivas kaj kiel 
iras viaj okupoj. Mi ĉirkaŭprenas vin,—amanta via amiko 
A. Siksten.“
</p>

<p>
Tiu ĉi letero faris efektive ian impreson sur Monbleron. 
Kiam Ĉielson finis sian tradukon, Leono sidis ankoraŭ iom 
da tempo en profunda enpenseco, direktinte la okulojn en 
nedifinitan malproksimaĵon. Fine li ekkonsciiĝis kaj, rimarkinte
sur si akran rigardon de sia gasto, tre konfuziĝis 
kaj ruĝiĝis. 
</p>

<p>
La gasto leviĝis kaj komencis diri adiaŭ. 
</p>

<p>
—Nu kiel, ĉu vi ne volas doni al mi tiun ĉi leteron, 
se ĝi estas al vi ne bezona?—demandis li kvazaŭ okaze, 
premante la manon de la kuracisto. 
</p>

<p>
—N—n—e, ĝi restu.... povas esti, ke mi ankaŭ 
trarigardos ĝin en libera tempo—ekmurmuris tiu ree konfuziĝante.
</p>

<p> 
Facila rideto trakuris sur la anguloj de lipoj de Ĉielson, 
sed la mastro ĝin ne rimarkis kaj la junaj homoj disiĝis. 
</p>

<p>
Ankoraŭ longe post la eliro de l’ gasto la kuracisto ne 
povis liberiĝi de ĉirkaŭkaptinta lin revo. Rememoriĝis al li 
la tempo, pasigita antaŭ du jaroj en Nicco kaj rememoriĝis 
efektive vidita tie juna fraŭlineto, frapinta lin per sia klasika 
beleco. Tiun ĉi fraŭlineton li vidis iom da fojoj, akompanatan 
de maljuna kaj severa sinjorino; iom da fojoj liaj okuloj
<pb n="14" />
renkontadis la okulojn de la juna fraŭlino kaj en la direktita 
sur lin ŝia rigardo li legis ion simpatiantan kaj en tiu sama 
tempo kuraĝigantan kaj serĉis jam oportunan okazon, por 
esti prezentita al la juna virino, sed tia okazo longe ne aperis, 
kaj jen subite ambaŭ virinoj malaperis. Laŭ la faritaj informiĝoj
ili elveturis sudon de Italujo kaj de tiu tempo jam ne 
renkontiĝis sur lia vojo de vivo. 
</p>

<p>
Ĉio tio ĉi estis antaŭ longe kaj pasis senrevenonte, sed 
Monblero sentis, ke tiu ĉi renkonto ne restis, kiel centoj da 
aliaj, por li senpostesigna. La figuro de la belega nekonatulino
ial tre obstine restadis viva en lia memoro kaj reviviĝadis
ne unu fojon antaŭ li en la horoj de lia malgaja 
humoro, kiam li pli akre, ol ordinare, sentadis ian sopiron de 
la soleco. 
</p>

<p>
Kaj jen tiu ĉi simpatia figuro nun ree aperas antaŭ li 
kaj reaperas lumigita per neatendita lumo: tiu ĉi virino, montriĝas,
rimarkis lin, komencantan kuraciston; kaj ankaŭ, kiel 
li mem, konservis lian figuron en sia memoro.... Ke tiu 
ĉi Karolino estas tiu sama juna banulino, kiun li renkontis 
en Nicco, ne povis esti ia dubo. Ĉiuj ŝiaj ecoj, prezentitaj 
en la letero de Siksten, jesigis tiun ĉi konvinkon. Sed se 
tio ĉi estas tiel—lia unua renkonto kun ŝi, povas esti, ne 
estis por li la lasta en la vivo.... La sorto ankoraŭ povas 
ilin kunpuŝi kaj proksimigi.... 
</p>

<p>
Tiaj pli malpli estis post la eliro de Ĉielson la revoj 
de la juna kuracisto, kies animo malgraŭ la fortiro per sciencoj, 
konservis multon da juna virga kaj poezia fajro. Malgraŭ 
tamen ĉio tio ĉi, li al Siksten ne respondis. En la komenco 
detenis lin fiereco ofendita per la esperanta teksto de la letero, 
kaj poste la tempo kaj la laboroj iom post iom reglatigis 
la impreson de la ricevitaj komunikoj—kaj la vivo ree 
ekfluis en la antaŭa ordo. 
</p>

<p>
Pasis ankoraŭ unu semajno kaj Monblero ree trovis sur 
la tablo ampleksan leteron, adresitan per konata al li mano 
de Aŭgusto. En tiu ĉi fojo la scivoleco estis tiel forta, ke 
li, ne atendante la tradukinton, mem kun „Universala Vortaro“
<pb n="15" />
en la manoj komencis vorto post vorto konatiĝi kun la enhavo 
de la letero.
</p>

<p>
En la dua letero la amiko sciigis al li inter cetera la 
sekvanton: Hieraŭ ni en granda societo da rajdantoj faris 
vetureton en arbareton, kuŝantan je kvar kilometroj de la 
bieno de s-ro Marei. La vetero estis belega. La profunda 
blua ĉielo estis semita de graciaj amasumaj nuboj, la alaŭdoj 
pepadis super la kampoj, alte en aero naĝadis longaflugilaj 
cikonioj, maldekstre de la vojo sin tiris profunda kavo, sur 
kies fundo kuras rapida rivereto, faranta kelkajn artajn 
lagetojn kun verdaj digoj kaj eterne murmurantaj muelejoj. 
Apud la turno la vojo fariĝis pli malvasta kaj dank’ al tio 
ĉi nia societo, kiu rajdis la tutan tempon per rapida troto, 
distiriĝis; mi montriĝis en la nombro de la lastaj rajdintoj 
kaj ekaperis apud Karolino, kiu rajdis sur tre maltrankvila 
ĉevalo kaj devis konstante ĝin detenadi. Iom da tempo ni 
rajdis silente, sed, alveturante al la arbareto, mia akompanantino 
ekrigardis min subite. (Ho, kiel bela ŝi estis en tiu ĉi tempo: 
la veturado sur la obstina ĉevalo ŝin tre ekvarmigis; la delikataj
ŝiaj truoj de l’ nazo ektremadis kaj disbloviĝadis, sur 
la vangojn elpaŝis hela purpuro, kaj la okuloj bruladis de tia 
fajro, kian mi ĝis nun ĉe ŝi ne vidis.) 
</p>

<p>
—Kio do, s-ro Siksten—turnis ŝi sin subite al mi 
kun demando—ĉu respondis al vi ion via amiko? 
</p>

<p>
(Mi devas tie ĉi konfesi al vi, amikego, ke mi trababilis 
al ŝi pri ĉio, kion mi komunikis al vi en la estinta letero. 
Karolino estas, kvazaŭ, pli malkaŝema por mi, ol por ĉiuj 
siaj parencoj, kaj mi ĝuas ial ian apartan favorecon; povas 
esti, ke mi eraras, sed vi komprenas, ke mensogi al ŝi estas 
al mi tre nefacile kaj nelerte.) 
</p>

<p>
—Ne—mi respondis—ĝis tiu ĉi tempo mi ne ricevis 
de li unu vorton. 
</p>

<p>
—Nebona do estas via amiko—rimarkis ŝi, malaltigante
la voĉon.—(Vi efektive povus, skribi al mi kvankam 
iom da linioj!)—Li tro rapide forgesas siajn konatojn—aldonis
ŝi kaj en ŝia voĉo eksonis malgaja noteto.—Al kiu 
<pb n="16" />
rilatis tiu ĉi vorto—siajn—al mi, aŭ al ŝi mem—certe
mi ne povas al vi diri“....
</p>

<p>
Kiam post kelkaj tagoj al Monblero alvenis Ĉielson, li 
eksciis, ke la dua letero de Siksten estas jam longe tradukita, 
tralegita kaj eĉ estas alsendita respondo al Aŭgusto.
</p>

<p>
Je l’ kaŭzo de tiu ĉi respondo Monblero ricevis ree 
sekvantajn iom ekscitintajn lin liniojn.—„Mi kore dankas 
vin, amikego, por via letero, kiu vivigis en mi la memoron 
pri niaj amikaj interligoj kaj la jaroj, travivitaj sub unu tegmento,
sed.... tiu ĉi letero perdiĝas vane—ne por mi, 
kompreneble, ho ne, ne! sed por ŝi.... vi scias, pri kiu mi 
parolas.... Ŝi—sed ne ŝi sola, sed ankaŭ tuta la domo 
de s-ro Marei—estas varmegaj esperantistoj. Tie ĉi neniu 
parolas alie, krom nur en esperanto, kaj la tuta korespondado, 
kun kiu nur oni povas, iradas en nia lingvo. Karolino estas, 
se vi volas, pli pedanta rilate tion ĉi, ol ĉiuj tieuloj; ŝi ofte 
paroladis, ke ĝis tiu tempo, ĝis nia lingvo ricevos en la 
civilizita mondo forton de ekzistado, ĝiaj predikistoj devas ne 
ellasi plej malgrandan okazon, por pruvi al la publiko ĝian 
utilecon kaj belecon kaj, kie oni devas, ili oferu eĉ por ĝia 
utilo sian hejman lingvon, ĉar tiu ĉi ofero estos tempa kaj 
ĝiaj fruktoj—eternaj. Kompreneble, ke mi, priskribante al 
ŝi vin,—kaj ŝi demandas min tre ofte kaj interesiĝas pri 
ĉia bagatelo pri vi—hipokritis kaj priskribis vin, kiel 
varmegan esperantiston. Post tio ĉi kompreneble mi ne povis 
montri al ŝi vian leteron, nek eĉ konfesi pri ĝia ricevo—alie
mi tute malaltigus vin en ŝiaj okuloj“....
</p>

<p>
En fino de la letero staris la sekvanto:—„Ĉe ni tre 
ofte estadas gastoj—najbaraj bienhavantoj kun la familioj 
kaj junaj homoj el la urbo. En la nombro de la lastaj 
komencis vizitadi nin tre ofte juna Pariza artisto Ĵan Ĵoli, 
homo tre klera, bela, salona kaj pursanga esperantisto. Li 
tre malkaŝite ĉirkaŭflirtas Karolinon kaj malfacile estas diri—ĉu
kun sukceso, aŭ sen ĝi. Se ĝis nun li ne atingis 
ankoraŭ la plenan sukceson, kiu scias, kio povas okazi en 
estonteco!.... Ĉar el via letero mi vidas, ke Karolino estas 
al vi, kiel mi ankaŭ esperis, ne tute seninteresa, mi konsilus 
<pb n="17" />
kvankam per kio ajn sciigi pri si (plej bone, kompreneble, 
per letero.).... Preskaŭ ĉiutage, kiam ni renkontas nin 
kun ŝi en la gastoĉambro en antaŭtagmanĝa tempo, ŝi salutas
min per tia ekzamenanta rigardo, en kia mi klare legadas 
unu kaj tiun saman demandon: Ĉu skribis ion via amiko?—Kaj
jen ĝis nun mi devas delasi la okulojn, kvazaŭ mi per 
io ekkulpiĝis antaŭ ŝi“....
</p>

<p>
Ĉiun vesperon komencante de tiu tago, en kiu estis 
ricevita tiu ĉi letero, Monblero pasigis en forta ekscito, 
preskaŭ en maltrankvilo. Ĝis la profunda nokto en lia 
kabineto sonadis surda egalmezura frapado de liaj paŝoj.
Kiu vidus lin en tiuj minutoj, venus al la neevitebla konkludo, 
ke en la fiera kaj obstina koro de la juna kuracisto fariĝas 
surda batalo de sentoj, decidiĝas serioza demando—ĉu 
humiliĝi al la cirkonstancoj, aŭ defendi siajn konvinkojn, kaj 
kun ili sian nedependecon. Sed videble fine la unua duono 
de tiu ĉi problemo venkis, ĉar en la sekvanta mateno Ĉielson 
estis tre agrable mirigita per la vizito de Leono kaj lia 
propono aliĝi al la Ligo Esperanta.
</p>

<p>
Ĉielson kompreneble akceptis lin kun eletenditaj brakoj.
</p>

<p>
—Vi devas, kara amiko,—klarigadis li al la kuracisto, 
doni vian „promeson“ kaj deprenadi ĝin de aliaj, kie nur 
prezentos sin la ebleco. Por eniri la Ligon, vi devas aboni 
nian gazeton „Lingvo Internacia“ kaj la „Bibliotekon“; kiel 
ekstera signo servu al vi stelo sur la brusto kaj malkaŝita 
parolado en esperanto kun ĉiuj kvankam kiom ajn sciantaj 
nian lingvon. Nun jam estas la tempo, kiam por esperantisto 
estas bezona ne sole teoria konatiĝo kun nia lingvo, sed 
ankaŭ plej plena praktika scio de ĝi. En nia do lingvo vi 
komencu tuj la plej vastan komunikiĝadon kun esperantistoj 
de ĉiuj landoj kaj popoloj, kvankam eĉ sciataj al vi nur el 
nomaroj de esperantistoj; krom tio ĉi mi konsilus al vi 
komunikiĝadi per nekovritaj leteroj kun noto en la lingvo de 
la adresato, ke la letero estas skribita en la lingvo internacia.
La pli gravajn de ricevataj de vi leteroj vi povos lokadi en 
kiajn ajn de eŭropaj gazetoj ankaŭ kun notoj, ke viaj 
korespondoj estas prenitaj el la interkomunikiĝado de du 
<pb n="18" />
esperantistoj. Al ĉiuj esperantistoj, de kia ajn stato ili estus, 
ĉe ni estas akceptite montri apartan gastamon kaj favoron, 
ĉar nia afero ne limiĝas nur per la akceptado de unu simbola 
lingvo, sed ĉefamaniere dekondukiĝas al frata proksimiĝo de 
homoj, disunuigataj per la spaco, lingvo, religio, nacieco k.c. 
</p>

<p>
Jen estas en ĉefaj strekoj viaj plej unuaj estontaj ŝuldoj; 
kio do tuŝas la esencon de la afero—ĉar ĉio dirita antaŭe 
rilatas pli al la eksteraj aperoj de nia afero—mi konsilus 
aranĝiĝi tiel, ke laŭ ebleco ĉia apero de via vivo konsentu 
kun la spirito de Esperanto, laŭ ebleco ĉiam kaj ĉie faradu 
subtenon al nia afero, subtenon moralan kaj laŭ mezuro 
da fortoj ankaŭ materialan. Mi diras—laŭ ebleco—ĉar 
mi scias la malfortan flankon de la homa animo. Ne ĉiuj 
povas, kiel mi, forgesi, ke ili estas homoj, infanoj de ia lando, 
epoko, de ia sistemo da moroj, tradicioj, religiaj konvinkoj k.c., 
kaj memori nur, ke ili estas esperantistoj. Tia fortiriteco per 
la ideo kaj dediĉo de si tuta al la servado al ĝi estas 
atingebla ne al ĉiuj kaj tial mi kutimis postuladi de homoj 
nur la eblan al ili.... Tiamaniere, se la montritaj kondiĉoj
ne estos al vi tro ŝarĝaj, tiam mi en la nomo de la 
tuta Ligo Esperanta varme premas vian manon kaj, alprenante 
vin en niajn fratajn ĉirkaŭprenojn, rapidos sciigi pri tio ĉi 
nian ĉefon.“
</p>

<p>
Forta premo de la mano estis elokventa respondo de 
la flanko de Monblero. Ne pasis ankoraŭ de tiu tempo du 
semajnoj, kaj nian kuraciston oni povus jam nomi finita 
esperantisto. La subtenata de li komunikiĝado kun Siksten 
ekflamigadis en li ian neklaran sed fortan senton, similan
je amo, ĵaluzo kaj malespero kune. Lia tuta esenco rapidis 
en la familion de s-ro Marei, al Karolino, kiu, kiel idealo, 
kreita per sola lia fantazio, ŝajnis al li eĉ multe pli bona, ol 
en la priskriboj de Aŭgusto; sed la nefidado je siaj fortoj 
rilate Esperanton (li ĝis nun estis malkontenta je siaj progresoj)
kaj la timo esti konfuzita per tia forta konkuranto 
kian li imagadis al si la belan esperantiston Ĵoli, konstante 
haltigadis liajn atencojn kaj devigadis lin kun duobla energio 
perfektigadi en si la lingvon kaj la sentojn de Esperanto.
</p>

<pb n="19" />
<p>
Sed fine la kaliko estis transplenigita. En la mezo de 
Julio Monblero ricevis de la juristo ampleksan leteron, en 
kiu li inter cetera ellegis la sekvanton: 
</p>

<p>
„Vi scias kompreneble el la gazetoj, ke en la nuna 
somero ĉe ni en N. estas malfermita higiena ekspozicio.
Dank’ al la granda kunveturo al ni el diversaj regnoj de 
profesiistoj, industriistoj, kuracistoj, homoj suferantaj je 
diversaj malsanoj, aŭ altiritaj per aliaj celoj, nia ekspozicio 
havas perfekte internacian karakteron kaj prezentas tre vivan 
kaj multkoloran pentraĵon da tipoj, kostumoj kaj ĵargonoj.
Tiun do cirkonstancon jen ekuzis, laŭ la ideo de Karolino, 
s-ro Marei por la propagando de nia afero en neestinte granda 
skalo. Dank’ al la proksima konateco kun la administratoroj 
de la ekspozicio, en la unua tago de la dua sezono de ĝi 
la ĉefa salono estis donita al la dispono de s-ro Marei, kiu 
aranĝis en ĝi seanson kaj poste balon de esperantistoj. Ĉiuj 
elspezoj fariĝis je la rimedoj de s-ro Marei; dekoracian parton 
administradis s-ro Ĵoli, sed la animo de tiu ĉi entrepreno 
estis kompreneble Karolino.
</p>

<p>
La soleno prosperis belege. Kvankam la biletoj estis 
disdonitaj kun granda elektemeco, sed tiel multe estis da 
volantaj, ke la plej granda salono de la ekspozicio ne povis 
enspaci ĉiujn scivolajn. La soleno malfermiĝis per la himno 
„Espero“, plenumita de du ĥoroj kaj granda orkestro, dismetitaj
sur la balkono, sub la marmora busto de la kreinto 
de Esperanto. Poste s-ro Marei eklegis mallongan, sed hele 
pripentritan historion de nia lingvo kaj de la unuaj esperantistoj
s-roj Zamenhof, Trompeter k.c. Poste ia tenoro 
ekkantis kun akompano de la orkestro belegan arion de Zibel 
el Faŭsto; poste fr-ino Kartuŝ ekdeklamis iom da fragmentoj 
el Demono kaj Miltono.... Sed mi ne priskribados al vi 
la tutan programon de la seanso, ĉar dank’ al la stenografio 
ĉiuj gazetoj en la sekvanta tago ripetis ĉion tion ĉi kun plej 
plena precizeco. Mi diros nur, ke la teksto de ĉio legita kaj 
kantita kun la traduko en diversaj eŭropaj lingvoj estis senkalkule
disdonata al la volanta publiko, dank’ al kio tie ĉio
kaj al ĉiuj estis komprenebla.... La fino inde kronis la
<pb n="20" />
belege ekpensitan de Karolino aferon. Kiam en la lasta 
numero du ĥoroj kaj orkestro ree okupis siajn lokojn antaŭ 
la busto de la kreinto de nia lingvo, sub la multkolora tendo 
el vivaj, malsekigataj per fontanoj, kreskaĵoj kaj floroj,—la 
ekelektrigita per ĉio antaŭira publiko, malgraŭ ke duono 
konsistis el homoj, nedediĉitaj ankoraŭ en nian aferon, per 
konsenta, plena de ravo ĥoro ekkantis la himnon „Espero“ 
kaj ekmontris tian animitecon, tian altan moralan humoron, 
ke en multaj okuloj ekbrilis briliantoj de larmoj de ĝojo 
kaj kortuŝeco. La homoj, fremdaj ĝis tiu ĉi tempo unu al 
alia, premadis al si la manojn, ĵetiĝadis reciproke en ĉirkaŭprenojn;
multaj tuj tie ĉi butonumadis al sia brusto la esperantajn
stelojn; multaj portadis al la iniciatoro de la soleno—s-ro
Marei—siajn oferojn por nia afero.... Elizo kaj 
Karolino, superante ĉiujn fraŭlinojn per sia beleco kaj gracieco, 
kun ensorĉantaj ridetoj alprenadis ĉiujn tiujn ĉi alportojn kaj 
tuj tie ĉi disdonadis al la novaj esperantistoj la stelojn, ringojn, 
esperantajn ĉirkaŭmanojn, verdajn bandojn k.c. Entute tio 
ĉi estis majesta, levanta spiriton pentraĵo, al kia similan mi 
ĝis nun ne vidis.... Vespere en tiu ĉi sama salono estis 
granda balo. Laŭ pli antaŭe verkita programo la plimulto 
da esperantistoj kaj esperantistinoj aperis en diversaj naciaj 
kostumoj. Belege estis vidi la portiĝintajn en la ondoj de la 
muziko parojn, kunmetitajn el la reprezentantoj kaj reprezentantinoj
de la klasika Italujo, floranta Hispanujo, severa 
Norvegujo, mirinda Hindujo, militema Germanujo, varmega 
Egiptujo, majesta Rusujo k.c.—sed por vi, mia amiko, la 
ĉefa konsistas en la sekvanto.
</p>

<p>
Karolino estis vestita kiel korsikanino; tiu ĉi kostumo 
tiel estis konforma al ŝia klasika belega profilo, ke ŝi decide 
superis ĉiujn atendojn. Ĵan Ĵoli la tutan vesperon ĉirkaŭflirtadis
ŝin kaj kondukadis sian aferon tiel malkaŝite, ke li 
turnis sur sin universalan atenton. Kio tuŝas Karolinon, ŝia 
konduto (mi tutan tempon observadis ŝin) estis treege enigma.
Ne forigante de si Ĵanon, ŝi tamen ne ŝajnis tute kontenta 
de li kaj ĉiam kvazaŭ atendadis iun aŭ ion. En la komenco 
de la dua duono de la balo, post la granda internacia
<pb n="21" />
kontraŭdanco, ŝi fariĝis tre serioza kaj enpensa. Ekuzinte 
paŭzon inter la dancoj, mi, movata per scivoleco, nerimarkeble 
alproksimiĝis al ŝi kaj demandante ekrigardis en ŝiajn okulojn—kaj
en tiuj ĉi belegaj okuloj mi ellegis alarmon.
</p>

<p>
—Ni iru en la bluan kabineton—diris ŝi al mi murmurete—mi
devas fari al vi gravan komunikon.... 
</p>

<p>
Mi humile sekvis post ŝi. Kiam ni okupis liberan 
kanapon, ŝi timeme rerigardis ĉirkaŭe kaj, fleksiĝinte al sama 
mia orelo, ekmurmuretis.
</p>

<p>
—Ĉu vi scias, s-ro Siksten, Ĵoli ĵus, en la tempo de 
la lasta kontraŭdanco proponis al mi sian koron kaj manon....
</p>

<p>
—Mi preskaŭ sciis tion ĉi—respondis mi, penante 
ŝajni trankvila.—Sed kio do el tio ĉi sekvas? 
</p>

<p>
—Mi dezirus scii vian opinion pri tio ĉi. 
</p>

<p>
—Mian opinion?—respondis mi sen ĝeno—mia 
opinio estas tia, ke, se vi demandas mian opinion, sekve vi 
lin ne amas kaj sekve vi devas al li rifuzi. 
</p>

<p>
Karolino rigardis sur min el post la ventumilo per tia 
rigardo, kvazaŭ ŝi penis difini, ĉu miaj vortoj estis nur logika 
silogismo, aŭ rezultato de ia malica celo. 
</p>

<p>
—S-ro Ĵoli—diris ŝi—prezentas belegan partion 
en ĉiuj rilatoj kaj, se mi turnas min al via opinio t.e. laŭ 
via esprimo, se mi.... ŝanceliĝas—ĝi estas kulpo de unu 
bone konata al vi persono, kiu, malgraŭ ĉio, min ĝis nun....
tre interesas.... Mi promesis al s-ro Ĵoli doni lastan 
respondon ĝuste post semajno de hodiaŭa balo, kaj nun.... 
mi devas per tia aŭ alia maniero ekzameni.... miajn 
sentojn.... al tiu.... al via amiko....
</p>

<p>
Sed en tiu ĉi loko nia parolado estis interrompita per 
ia eleganta esperantisto, subkurinta al Karolino kun invito 
al rondo de valso....“ 
</p>

<p>
Por Monblero tio ĉi estis tro multa. Flamigadata per 
la sciigoj de Siksten, li en la lasta tempo iradis kiel en 
haladzo; longedaŭra interna batalado inter la deziro ekvidi 
Karolinon kaj timo de tiu ĉi renkonto lin tre senfortigadis, 
li perdis internan egalpezon, forĵetis siajn okupojn kaj eĉ tre 
malgrasiĝis. La lasta sciigo pri Karolino elkondukis lin el 
<pb n="22" />
rigideco; li subite decidiĝis je ĉio; estis donita al li semajno 
da tempo kaj oni ne povis malrapidi unu minuton. 
</p>

<p>
La telegrafa metalfadeno transdonis al Siksten sekvantan 
sciigon:—Mi veturas en N-n.  Renkontu min en la stacidomo 
morgaŭ je la kvara horo post tagmezo. Mi alveturos 
prezentiĝi al s-ro M. kaj lia familio.“ 
</p>

<p>
Tuj post la telegramo la unua vagonaro en la nombro 
de aliaj veturantoj kondukis la plej varman, sed en tiu ĉi 
tempo ankaŭ plej malfeliĉan esperantiston. En la stacidomo 
en N. Monbleron renkontis neniu. Tiu ĉi cirkonstanco iom 
lin mirigis, sed ne tre konfuzis. Ne haltante en la urbo, li 
tuj dungis veturigiston kaj direktiĝis laŭ la bone al li konata 
adreso en la bienon de s-ro Marei. La vojo ne montriĝis 
al li tiel pentraĵa, kiel prezentadis ĝin Siksten en siaj leteroj, 
sed Monblero malmulte turnis atenton ankaŭ sur tion ĉi kaj 
nur, brulante de nepacienco, senĉese peladis la veturigiston, 
malgraŭ ke liaj ĉevaletoj laboradis konsente kaj kuradis 
tre bone. 
</p>

<p>
Post du horoj da veturo la veturilo de Monblero subruliĝis
al la granda parko, el kies densa verdaĵo elrigardis 
la antaŭa flanko de la granda sinjora domo kun kurbiĝinta, 
kovrita per herbo tegmento kaj albatitaj fenestraj kovriloj. 
</p>

<p>
La sovaĝiĝinta parko ekrigardis tre malĝoje; iam luksaj 
florujoj, boskoj kaj vojetoj estis kovritaj senintermanke per 
balaaĵa herbo. De la ĉefa pordego al la domo kondukis sole 
apenaŭ trabatita per la piedoj vojeto; ĉio havis la vidon de 
terura malpeno. 
</p>

<p>
Monblero haltis kiel kolono, decide nenion en tio ĉi 
komprenante. El la profundaĵo de la parko subkuris al la
pordego ia nudpieda maltrankviligita vilaĝano kaj, depreninte 
la ĉapon, komencis plifortigite salutadi la alveturinton. 
</p>

<p>
—Kiel nomas sin tiu ĉi bieno?—turnis sin kun 
demando al li Monblero. 
</p>

<p>
La vilaĝano rigardis sur lin kun antaŭa maltrankvileco 
en la okuloj, videble ne komprenante la demandon, kvankam
laŭ la rakontoj de Siksten ĉiuj servantoj de s-ro Marei 
devis paroladi esperante.
</p>

<pb n="23" />
<p>
—Ĉu tiu ĉi bieno apartenas al s-ro Marei?—demandis 
ree Monblero, sed jam en la loka dialekto. 
</p>

<p>
—O, jes, jes!.... al s-ro Marei—ekrapidis la
vilaĝano, salutante ankoraŭ pli malalte. 
</p>

<p>
—Ĉu efektive s-ro Marei loĝas en tiu ĉi ruino? ĉu ne 
estas tie ĉi ankoraŭ alia bieno de li? 
</p>

<p>
—Ho ne, sinjoro, pli tie ĉi estas neniaj bienoj de li; 
sed li mem neniam ĉe ni loĝadis. Kiam antaŭ dekdu jaroj 
li mem kun tuta sia familio transveturis Hungarujon, de tiu 
tempo ni nur tri fojojn lin vidis.... Tiu ĉi bieno estas 
jam eĉ vendita al ia sinjorino, kiun jen ni jam atendas du 
tagojn....
</p>

<p>
Monblero staris kvazaŭ ekbatita per tondro. 
</p>

<p>
—Kiel?  Tio ĉi estas ne ebla!.... Kion vi, azeno,
babilas!  kie do estas s-ro Siksten?!.... 
</p>

<p>
La vilaĝano repuŝiĝis post la pordegon, kvazaŭ prepariĝante
en okazo de bezono forkuri en la arbetaĵojn. 
</p>

<p>
—Via moŝto!.... Je Dio, mi diras al vi veran 
veron.... s-ro Marei ĉe ni ne estas, sed jen s-ro Siksten
efektive loĝis ĉe ni laŭ la permeso de s-ro la administratoro 
la tutan someron. Hieraŭ vespere li ricevis ian telegramon 
kaj tuj rapide elveturis de ni, sed ni ne scias kien.... Li 
ordonis saluti vian moŝton kaj eĉ parolis, ke, se vi alveturos 
kaj min demandados kaj mirados, aŭ eĉ kolerados, mi estu 
al via moŝto tre aminda kaj singardema, ĉar al vi plaĉas 
estadi tre varma sinjoro.... Li lasis al via moŝto ian 
leteron.... 
</p>

<p>
—Kion, ian leteron?.... montru al mi tuj, azenego, 
tiun ĉi leteron!.... 
</p>

<p>
—Via moŝto! ĝi troviĝas tie ie en lia ĉambro.... 
</p>

<p>
Pala, ekscitita, Monblero puŝis la pordegon kaj per 
rapidaj paŝoj direktiĝis la ĉambron, en kiu loĝis la juristo; 
la nudapieda ĝardenisto sekvis poste kun granda singardemeco
kaj el ia malproksimeco montradis la vojon. 
</p>

<p>
La ĉambreto estis malgranda, preskaŭ malplena, kaj 
havis la rigardon de somera, fraŭla loĝejeto; sur la tablo
<pb n="24" />
sub la fenestro efektive kuŝis rapide skribita per krajono 
letereto, komunikanta la sekvanton: 
</p>

<p>
„Mia kara, tre kara amiko!  Kolektu ĉiujn viajn fortojn 
kaj eltenu la baton!  Mi devis por la plenumo de donita al 
mi de supre komisio entiri vin en mensogan intrigon rilate 
la verkita de mi Karolino, kiu neniam ekzistis“.... 
</p>

<p>
Plu Monblero jam ne povis legi. La letereto ekglitis 
el liaj manoj, li falis sur seĝon kaj kovris al si la okulojn 
per la manoj.... 
</p>

<p>
—Malhonoro! honto! malnobleco! nigra trompo!.... 
Kaj mi, malsaĝulo, kaptiĝis per tia fiŝhoko!.... Kaj kiu 
trompis min, tiel kruele, tiel terure trompis!—mia kolego, 
mia fidela amiko, Aŭgusto!.... Ho, se li nun enfalus al 
mi sub la manojn, mi.... mi.... mortigus lin, kiel bruton.... 
Li ekvolis fari min esperantisto, ha!  Tia malnoblulo!.... 
Kaj kio do—li atingis ja la sian. Jen mi estas jam esperantisto....
Ho, estu malbenita tiu ĉi lingvo!.... 
</p>

<p>
Kaj la kuracisto eksaltis de sia loko, deŝiris de si la 
esperantan stelon, ĵetis ĝin sur la teron kaj komencis kun 
furiozo bati ĝin per la piedoj.... 
</p>

<p>
Tiu ĉi ofendado de la ĝisnuna sia idolo kvazaŭ iom lin 
malvarmigis. Malfacile spirante, li sidiĝis ree sur antaŭan 
lokon kaj enfalis en profundan enpensecon. Li rememoris 
nun, ke iam li mem rakontis al Siksten pri sia renkonto en 
Nicco kun ia belulino kaj la juristo kredeble laŭ la ordono 
de Ĉielson ekuzis tiun ĉi lian rememoron. Nun, kiam la 
okuloj malkovriĝis, li ne povis kompreni, kiel li ne vidis la 
tutan artecon de la fablo, verkita de Siksten; kiel li ne vidis 
tion, ke nenia Karolino volus ŝanĝi la belegan partion kontraŭ 
nekonata homo, vidita de ŝi du-tri fojojn en strato antaŭ 
kelkaj jaroj; kiel ne turnis li la atenton, ke la priskriboj de 
gazetoj pri la Esperanta balo tre malmulte estis similaj al la 
komunikoj de l’ juristo, ke ekzemple la nomo de s-ro Marei 
ne estis dirita eĉ en unu gazeto k.t.p.  La tuta falso estis 
nun kvazaŭ sur la manplato, kaj ĝis nun li vivis kvazaŭ kun 
kovritaj okuloj en ia sorĉita mondo. 
</p>

<pb n="25" />
<p>
La suno jam proksimiĝis al la horizonto; en la ĉambron 
alportadis sin malseka, parfuma bonodoro de sovaĝaj floroj, 
sed la kuracisto ne rimarkadis tion ĉi, daŭrigante sidi senmove
sur la antaŭa loko kun la okuloj, direktitaj sur la kuŝantan 
apud liaj piedoj ekĉifitan stelon. Malfacile estus imagi al si 
pli grandan malamikon de Esperanto, ol estis nun Monblero. 
La propagando de Aŭgusto, komencita bone, alkondukis, 
dank’ al lia mallerteco, al la plej malĝojaj rezultatoj kaj por 
eterne pereigus la kuraciston por Esperanto, se ne unu 
okazo, tiu ĉi granda kreisto de la plej feliĉaj iafoje kombinoj 
de nia vivo. 
</p>

<p>
Monblero estis subite vekita per ia neatendita bruado 
en la korto. Iu subveturis al la parko; aŭdiĝis ree la maltrankviligita
voĉo de la ĝardenisto; iu eniris en la antaŭĉambron.... 
</p>

<p>
—Tio ĉi estas la malnoblulo Siksten—ekflugis en la 
kapo de la kuracisto; lia sango ekbolis; li premis la pugnojn 
kaj iris al la pordo.... Sed sur la sojlo aperis ia ĉarma 
ekzistaĵo. La malrektaj radioj de la subiranta suno per 
hela ventumilo lumigis la mirindan vizaĝon de la nekonatulino, 
ŝian belege skizitan talion, ŝiajn nigrajn okuletojn kaj rozajn 
malgrandajn manetojn....
</p>

<p>
Tio ĉi estis la nova posedantino de la bieno de s-ro Marei. 
</p>

<p>
—Ĉu vi esperas, sinjoro?—eksonis la metala voĉo 
de la alveninta. 
</p>

<p>
—Ho jes, sinjorino.... mi.... mi varme esperas! 
ekmurmuris la ensorĉita Monblero kaj repuŝiĝis konfuzita 
posten, por kovri per si sian ĉifitan stelon.... 
</p>

<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />

<p>
Post kvar tagoj la kuracisto kaj la fraŭlino Mario (la 
nova posedantino de la bieno de Marei) estis feliĉaj gefianĉoj.... 
</p>

<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />

<p>
Post 15 monatoj Monblero skribis al Siksten: „Plej 
kara amiko!  Hodiaŭ matene mia kara Mario naskis al mi 
tre belan malgrandan esperantisteton. Ĝis la kvina jaro de 
<pb n="26" />
sia vivo li aŭdos nenian lingvon krom Esperanto. Al Esperanto
li dankas sian naskiĝon, tiel same kiel mi al Esperanto 
dankas mian senfinan feliĉon, kiun mi neniam akirus, se ne 
la lingvo Esperanto kaj via ruzo, kiun mi en unu horo de 
kolero malbenis kaj kiun mi de tiam ĉiutage benas el la tuta 
koro. Venu al ni, por rigardi la novan esperantisteton kaj 
partopreni en nia ĝojo. Vivu Esperanto! 
</p>

<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />

<p>
Nun ni devas klarigi al niaj legantoj la enigmon. La 
legantoj memoras, ke laŭ la komisio de Ĉielson Siksten 
decidis iam altiri Monbleron al Esperanto, sed neniel povis 
tion ĉi atingi. Li plendis tion ĉi al Ĉielson. 
</p>

<p>
—Eble vi ne agas lerte? eble alia persono farus tion 
ĉi pli bone? demandis Ĉielson. 
</p>

<p>
—Jam alia persono provis, kaj la rezultato estis 
ankoraŭ pli plendinda ol ĉe mi. Monblero amis varme unu 
fraŭlinon, kiu efektive estis tute inda je lia amo. Oni povus 
antaŭdiri, ke ili ambaŭ prezentos iam tre feliĉan edzan paron. 
Fariĝinte esperantistino, tiu ĉi fraŭlino komencis altiradi 
ankoraŭ Monbleron al Esperanto; sed kiam li vidis, ke ŝi 
estas esperantistino, li baldaŭ malvarmiĝis por ŝi, kaj nun 
iliaj reciprokaj rilatoj tute interrompiĝis. 
</p>

<p>
—Ĉu Monblero amis ŝin efektive?  Ĉu li estas kapabla
ami profunde kaj ĉu vi pensas, ke en ĉiuj rilatoj, krom
Esperanto, li estus feliĉa kun ŝi? 
</p>

<p>
—Jes, nenio alia konfuzus ilian reciprokan feliĉon.
Li eĉ mem bedaŭris, ke „tia bagatelo kiel Esperanto“ forpelis
lian feliĉon, sed li estas tro fiera, por cedi. 
</p>

<p>
—Ĉu vi pensas, ke li neniam povus ami Esperanton? 
</p>

<p>
—Ne, mi estas eĉ konvinkita, ke li povus esti tre 
varma esperantisto, se.... se ni nur povus rompi lian 
obstinecon kaj fierecon kaj inklinigi lin fari la <emph rend="italic">komencon</emph>. 
Se li unu fojon <emph rend="italic">fariĝos</emph> esperantisto, li estos jam ĉiam 
esperantisto <emph rend="italic">varmega</emph>. 
</p>

<p>
—Ha, tre bone!  Ĉio estos farita!  Per unu senkulpa 
ruzo ni atingos, ke Monblero fariĝos esperantisto kaj la
<pb n="27" />
disigitaj gefianĉoj estos denove kunigitaj. Lasu min agi kaj 
faru ĉion, kion mi diros al vi.... 
</p>

<p>
Ni scias jam, en kia maniero Ĉielson per helpo de 
Siksten ekinteresigis Monbleron por Esperanto kaj devigis lin 
rompi sian obstinecon. Kiam Monblero venis en la bienon 
de Marei kaj vidis, ke li estas trompita, li forte ekkoleris. 
Sed kiam li subite ekvidis tie sian jam longe ne viditan
antaŭan amatinon (ĉar en la aperinta „nova posedantino“ la 
legantoj kredeble jam ekkonis Marion, la estintan amatinon 
de Monblero), la antaŭa amo fortege vekiĝis denove, tiom 
pli, ke Esperanto, kiu iam disigis ilin, nun jam estis ne malhelpo,
sed kontraŭe, pli forta ligilo por ili. Ili baldaŭ fianĉiĝis,
edziĝis, kaj ili prezentas nun unu el la plej feliĉaj 
paroj en la mondo.
</p>
</div1>

<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />

<div1>
<pb n="28" />
<head rend="text-align: center; sans-serif">Al niaj abonantoj.</head>

<p>
Financaj cirkonstancoj devigas nin bedaŭrinde interrompi la eldonadon 
de la „Biblioteko“. Post kelka tempo ni esperas ĝin rekomenci. 
</p>

<p>
La personojn, kiuj ne pagis ankoraŭ por ĉiuj ricevitaj kajeroj de 
la „Biblioteko“, <emph rend="bold">ni kore petas, ke ili volu alsendi al ni la pagon.</emph>
Ĉiun abonanton, kiu ne trovas sian nomon en la malsupre presita nomaro 
B, ni memorigas, ke li restas ankoraŭ nia ŝuldanto. 
</p>

<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />

<p>
<emph rend="bold"><hi rend="sans-serif">A.</hi></emph> Por la paĝoj 401&ndash;500 ni ricevis ĝis la 6 Novembro 1896 la 
pagon ankoraŭ de la sekvantaj personoj: Abesgns, M., Ahlberg, P., Arduin,
E., Avilov, F., <emph rend="bold">de Beaufront, L.</emph> (4 ekz.), Bjeloglazov, <emph rend="bold">Borovko,
N.</emph> (2), Borovko, S., Brych, F., da Cruz Capello, Davidenko, N., Dettling,
M., Dorset, V., Englund, G., Erfurt, Forkarth, I., Fredberg, L.,
Frejdenberg, A., Geoghegan, R., Ĥlebnikov, V., Kofman, A., <emph rend="bold">Lemaire, R.</emph>
(2), Linden, C., Lundström, S., Magalhaes, A., Magnusson, A., <emph rend="bold">Manjkovskaja,
E.</emph> (2), <emph rend="bold">Marignonj, D.</emph> (2), Moskovĉenko, I., Nömm, A., Nordenstreng,
R., Nudelmann, Ĵ., <emph rend="bold">Ostrovski, I.</emph> (2), Pereira, A., Pleyel, H.,
Pogorilko, P., Popov, K., Postnikov, F., Proĥoroviĉ, A., Raekson, I.,
Rakovski, S., Rosenbach, A., <emph rend="bold">Roswall, A.</emph> (2), Samuelsson, C., Ŝĉepetilnikov,
V., Semenov, A., Ŝmileviĉ, L., Smolin, M., Sokolov, V., Solomkin,
S., Sutkovoj, A., <emph rend="bold">Sutkovoj, N.</emph> (2), Svanbom, K., Tennishof, J., von 
Wahl, E., Wiens, H., Vladikin. F., <emph rend="bold">Vojejkov, V.</emph> (3), Zakrĵevski, A. 
</p>

<p>
<emph rend="bold"><hi rend="sans-serif">B.</hi></emph> Por la paĝoj 501&ndash;589 ni ricevis ĝis la 6 Novembro 1896 la
pagon nur de la sekvantaj personoj:  Ahlberg, P., Costa e Almeida, 
Andrzejewski, Avilov, F., Boĥenski, I., Blumental, A., <emph rend="bold">Borovko, N.</emph> (2),
Borovko, S., Brych, F., Burenkov, A., da Cruz Capello, <emph rend="bold">Ĉiĥaĉov, N.</emph> (5),
Davidenko, N., Dombrovski, A., Dorset, V., Eigenson, I., Eigenson, S.,
Englund, G., Forkarth, I., Fredberg, L., Geoghegan, R., <emph rend="bold">Gernet, V.</emph> (10),
Hübert, K., Kadik, P., Kanaloŝŝi-Lefler, F., <emph rend="bold">Kazi-Girej, N.</emph> (2), Kofman,
<emph rend="bold">Laskin, V.</emph> (3), Lencart, S., Linden, V., Lundström, S., de Magalhaes,
A., Magnusson, A., <emph rend="bold">Manjkovskaja, E.</emph> (2), <emph rend="bold">Marignoni, D.</emph> (2), Milevski,
I., Nauman, A., Naumov, A., Nömm, A., <emph rend="bold">Ostrovski, I.</emph> (2), Pereira, A.,
Pesockij, A., Pleyell, H., Pogorilko, P., Raekson, I., Rakovski, S., <emph rend="bold">Roswall,
A.</emph> (2), Ruban, A., Ŝĉepetilnikov, V., Serapio, A., <emph rend="bold">Ŝetalov, I.</emph> (2), Sokolov,
V., Ŝtalberg, G., Sutkovoj, A., <emph rend="bold">Sutkovoj, N.</emph> (2), Svanbom, K.,
Tripolski, K., <emph rend="bold">Klubo Upsala</emph> (8), von Wahl, E., Vanjuŝin, K., Wiens.
H., Vladikin, F., <emph rend="bold">Vojejkov, V.</emph> (3), Zakrĵevski, A., Zilbernik, S.
</p>
<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />
</div1>


<div1>
<pb n="29" />
<head rend="text-align: center">Lingvo Internacia.</head>
<p>
Monata gazeto por la lingvo Esperanto, eldonata de la Klubo 
Esperantista en Upsala. 
</p>

<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />

<p>
Kosto de abono por jaro: frankoj 4,25 = kronoj 3,00 = germ.
markoj 3,30 = rubloj 1.50.
</p>

<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />

<p>
La gazeto „Lingvo Internacia“ estas eldonata en la lingvo Esperanto
kaj enhavas: 1) sciigojn pri la sukcesoj de Esperanto en diversaj
landoj, pri la novaj libroj en kaj pri Esperanto, pri internaciaj vojaĝoj
kaj entute pri ĉio, tuŝanta lingvon internacian; 2) artikolojn, dediĉitajn
al la gramatiko kaj vortaro de Esperanto; 3) artikolojn pri diversaj
projektoj, novaj kaj malnovaj, de internacia komunikiĝo; 4) diversajn 
modelojn de prozo kaj poezio en Esperanto; 5) anoncojn.
</p>

<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />

<p>
La gazeton <emph rend="bold">Lingvo Internacia</emph> oni abonas:
</p>

<p>
en&nbsp;<emph rend="bold"><hi rend="sans-serif">Ameriko</hi></emph> ĉe <hi rend="sans-serif">R. Geoghegan,</hi> <emph rend="italic">Tacoma</emph>, Washington, U.S.A.
<lb />
&nbsp;„&nbsp;<emph rend="bold"><hi rend="sans-serif">Francujo</hi></emph> ĉe <hi rend="sans-serif">L. de Beaufront,</hi> <emph rend="italic">Epernay</emph>, Marne.
<lb />

&nbsp;„&nbsp;<emph rend="bold"><hi rend="sans-serif">Germanujo</hi></emph> ĉe <hi rend="sans-serif">W. H. Trompeter,</hi> <emph rend="italic">Schalke</emph>, Westfalen.
<lb />

&nbsp;„&nbsp;<emph rend="bold"><hi rend="sans-serif">Portugalujo</hi></emph> ĉe d-ro <hi rend="sans-serif">Costa e Almeida</hi>, <emph rend="italic">Rezende</emph>.
<lb />

&nbsp;„&nbsp;<emph rend="bold"><hi rend="sans-serif">Rusujo</hi></emph> ĉe <hi rend="sans-serif">V. Gernet,</hi> Puŝkinskaja 44, <emph rend="italic">Odessa</emph>.
</p>

<p>
Ĉe tiuj ĉi sinjoroj oni mendas la gazeton kaj pagas al ili la abonpagon.
</p>

<p>
En aliaj landoj oni mendas la gazeton aŭ per la poŝto aŭ rekte ĉe
la redakcio, adr. <emph rend="italic">Upsala</emph>. La monon oni plej bone alsendas per poŝta
mandato.
</p>
<milestone unit="tb" rend="rule: 30%" />
</div1>


</body>

<back rend="page-break-before: right">
<div1>
<head>Notoj de la tekstpreparinto</head>

<div2>
<p>
Dankon al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, 
kiu afable disponigis la skanitajn paĝbildojn.
<xref url="http://www.onb.ac.at/esperantomuseum.htm">http://www.onb.ac.at/esperantomuseum.htm</xref></p>
</div2>

<div2>
<head>Mispresaĵoj</head>
<table cols="3">

<row>
<cell><emph>Paĝo</emph></cell>
<cell><emph>Originala teksto</emph></cell>
<cell><emph>Korektaĵo</emph></cell>
</row>

<row>
  <cell>4</cell>
  <cell>ne baldaŭ, kaj povas <emph rend="bold">esi</emph></cell>
  <cell>esti</cell>
</row>
<row>
  <cell>8</cell>
  <cell><emph rend="bold">tuta</emph> trempis sin en la propagandon</cell>
  <cell>tute</cell>
</row>
<row>
  <cell>12</cell>
  <cell><emph rend="bold">dkedu-jara</emph></cell>
  <cell>dekdu-jara</cell>
</row>
<row>
  <cell>13</cell>
  <cell>Tiun <emph rend="bold">ci</emph> fraŭlineton li vidis</cell>
  <cell>ĉi</cell>
</row>
<row>
  <cell>17</cell>
  <cell>la <emph rend="bold">interkomunukiĝado</emph></cell>
  <cell>interkomunikiĝado</cell>
</row>
<row>
  <cell>21</cell>
  <cell>malgraŭ ĉio, min ĝis nun<emph rend="bold">...</emph></cell>
  <cell>.... <emph rend="italic">(normigis al kvarpunkto)</emph></cell>
</row>
<row>
  <cell>25</cell>
  <cell>daŭrigante sidi <emph rend="bold">semove</emph></cell>
  <cell>senmove</cell>
</row>
<row>
  <cell>27</cell>
  <cell>sian jam longe ne <emph rend="bold">viditau</emph></cell>
  <cell>viditan</cell>
</row>
<row>
  <cell>29</cell>
  <cell>Esperanto en <emph rend="bold">diversa</emph> landoj</cell>
  <cell>diversaj</cell>
</row>
</table>
</div2>

<div2>
<head>Interpunkcio</head>
<list type="bulleted" rend="list-style-type: hyphen">
 <item>Spacoj estis forigitaj de ĉirkaŭ tripunktoj kaj haltostrekoj.</item>
 <item>Enaj spacoj estis forigitaj el tripunktoj kaj mallongigoj.</item>
 <item>Kelkaj komoj estis metitaj en la nomlistojn sub &ldquo;Al niaj abonantoj&rdquo;.</item>
</list>
</div2>
</div1>

  <div1 rend="page-break-before: right">
    <divGen type="pgfooter" />
  </div1>
</back>

</text>
</TEI.2>
